Bensberg im Blick - Ansichten - Aussichten - Ereignisse - aus der Region
   HOME
   Bensberger Hüttenzauber 
   Flächennutzungsplan GL
   Einbruch - Riegel vor! 
   VIDEOCLIPS von bib
   KULTUR . KUNST . MUSIK
   Esperanto..... 
      Sauerland - 2015
      Mosel-Tour
      Weihnachten 2012
      Rundgang - Plan
      Esperanto - Geschichte...
   A 24 - Atelierhaus TBG
   Bergisches Museum
   Burggraben Bensberg
   Althoff Grandhotel - Schloss Bensberg 
   Puppenpavillon
   SOZIALES
   REFRATH
   GESCHÄFTLICHES
   Café Kroppenberg
   G E M I S C H T - Archiv 
   Impressum  
   Kontakt 
   Zur Person
    Archiv Redaktionell 
   LINKS
   Gästebuch
Rechts - siehe den aktuellen Linnk auf den Artikel  im KStA... 
Hermann Kroppenberg ist Beauftragter des DEB für den Bereich Medienecho
Café Kroppenberg in Bensberg, Eichelstraße 13 -15,
Telefon: (02204) 9 49 30, - Mailadresse: ck @ cafe-kroppenberg.de

Öffnungszeiten: Wochentags von 7.30 Uhr bis 18.30 Uhr
Sonn- und feiertags von 13.30 Uhr bis 18 Uhr
(Geschlossen: Weihnachten, Neujahr und Rosenmontag )

Gestaltung Jubiläums-Information: Hermann Kroppenberg
"Struwwelpeter" entnommen aus Veröffentlichung:"Verlag Meininger, Neustadt an der Weinstraße"
MEDIENECHO
Stadtplan Bensberg - Historische Winkel...
ESPERANTO - BEAUFTRAGTE
Bergische Kaffeetafel
Rakontoj el la Bakejo Aperis en la Kölner Stadt-Anzeiger (Kolonja taggazeto) - Übersetzung von H. Kroppenberg
Rakontoj el la Bakejo

Aperis en la Kölner Stadt-Anzeiger (Kolonja taggazeto)



Skribita de Sarah Brasack, tradukita de Hermann Kroppenberg

"La plej grava do estas, ne manĝi sed ĝui tortojn."

Pri la persono
Kukon, kiun mi ne plu ĝuas, ne ekzistas. "Mi povas manĝi kukon de mateno ĝis vespero", li diras – kvankam la 67-jara konditormajstro jam laboras kiel konditoro ekde kvindek jaroj. Unue li plenumis komercistan instruadon. Post tio la bakista geno kaptis lin. Li lernoservis ĉe sia patro en Bensberg ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Bergisch_Gladbach ). Bensberg estas urboparto de Bergisch Gladbach, dek kilometrojn okzidente de Kolonjo. Du el liaj tri infanoj estas ankaŭ konditormajstroj. Unu el liaj filinoj kunlaboras kune kun li. Antaŭ preskaŭ naudek jaroj la entrepreno estis establita en la arbara restoracio Haus Hummelsbroich (granda restoracio en la arbaro "Königsforst" apud Kolonjo http://www.bensberg-im-blick.de/home/seite.php?id=163 ). En la jaro 1955 la familio komencis kun kafejo en la bensberga centro, nomata "Café Kroppenberg" http://www.bensberg-im-blick.de/home/seite.php?id=162 . Ekde 1996 la firmao kun sia bakejo estas rezidanta en la Eichelstrasse (Ajĥelstrase [glanostrato]) en Bensberg. Kroppenberg estos laboranta tiom longe, "kiom la Bona Dio tion volas."
Tiom longe li bakadas multajn el siaj plej ŝatataj kukoj: fruktotortoj en ĉiuj aranĝaĵoj.

Karnavalo nun pasis, la Karesmo ekis. Dolĉaĵmajstro (germane konditormajstro) Hermann Kroppenberg dum la venontaj semajnoj laboros eĉ iomete malpli ol aliatempe, sed feliĉe ne ĉiuj fastas.

Parolado pri la ordinaraĵoj de konditoro.

Sinjoro Kroppenberg, kvankam vi ĉiam estas ĉirkaŭata de centoj da tortoj kaj pralinoj vi havas tute akcepteblan figuron. Kio estas via sekreto?
Mi ne frandas en la bakejo, mi jam delonge dekutimiĝis de tio. Se mi ĉiam frandus, mi krevus. Dum multaj jardekoj mi estis eĉ tre svelta, kvankam mi estas konditoro aŭ dolĉaĵisto ekde 50 jaroj. La ne sufiĉe gracilaj partoj de mia korpo devenas de vespera manĝado dum mi sidas hejme post la laborado. Mia edzino estas la plej lerta kuiristino en la mondo.

Ĉu vi scias, kiom da kalorioj havas viaj tortoj?
Ne, sed kiam mi manĝas kukon, mia intenco do estas la ĝuado. Pro tio mi ne cerbumu pri kalorioj, ĝui kukopecon per ĉiuj sentoj. Sekvan tagon manĝu pomojn.

Ĵus komenciĝis la Karesmo. Ĉu vi rimarkas tion vespere en via kaso?
Jes, Cindomerkredo vere estas trankvila tago. Ankaŭ dum la venontaj semajnoj venos nur malmultaj klientoj. Sed antaŭ la paskofesto ĉio refoje estos normala. Ne ĉiuj, kiuj fastas, fastas ĝis al la fino.

Kiuj Monatoj estas la la plej laborigaj en la konditorejo?
Certe novembro kaj decembro. Ne nur pro Kristnasko: En la Berglando (germane Bergisches Land , vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Bergisches_Land ) ekzistas la moro, fordonaci dum la novjara festo brecojn. Ankaŭ antaŭ la paskofesto estas laborplena tempo kaj somere ni faras amasojn da glaciaĵoj
( http://www.bensberg-im-blick.de/home/seite.php?id=275&pid=162 ).

Ankaŭ edziĝtortoj verŝajne bezonas multe da tempo: Kiom da edziĝtortoj vi jam konstruis en via vivo?
Mi ne kalkulis ilin, sed sendube pli ol mil. Ili prezentas problemon: Ofte oni laboras por unu el ili kelkajn tagojn, precipe se temas pri kelketaĝa torto kun manfaritaj marcipanrozoj. Por mi, kiel metiisto, tamen ne sufiĉe da mono restas. Aliafoje la tortoprezoj troaltiĝus. Pro tio multaj konditoroj ne plu faras edziĝtortojn. Memkompreneble ni ankaŭ ofertas pli prezindajn tortojn, ekzemple korformaj tortoj kun miksitaj fruktoj aŭ fragoj. Sed ni do plenumas ankaŭ individuajn dezirojn de niaj klientoj.

http://www.bensberg-im-blick.de/home/seite.php?id=1418

Kiuj?
Kliento postulis grandan bonkonatan germanan piedpilkostadionon, alia torton kun multegaj ranoj.

Ĉu vi iam malakceptis dezirojn?
Erotikajn motivojn aŭ similajn mi ne faras. Ĉio, kio staras kontraŭ mia estetika konvinko. Aŭ se mi antaŭe devus elprovi dum tagoj multajn modelojn, per tio mi ne akirus profiton. Aliafoje la prezoj estus impertinente altaj.

La plej granda edziĝtorto, kiun vi povas konstrui ampleksas sep etaĝojn. Ĉu la transporto estas komplikaĵo?
Intertempe ni finkonstruas la etaĝojn surloke. Iam, kiam ankoraŭ ne ekzistis la etaĝiloj, ni finkonstruis la torton ĉi tie en nia bakejo, etaĝon sur etaĝo. Iam dum la transporto de iu el tiuj "tortegoj" okazis terura akcidento!

Bonvolu rakonti!
Okazis je varmega somertago, la torto enhavis buterkremon. En la aŭto dum la transporto, mi subite aŭdis "knak-knak", kaj tuj la moliĝinta torto kuŝis sur mia brusto. Mi estis tute kovrita de ĉokolado. Ni reveturis al la bakejo. La gefianĉoj jam telefonis al ni: "Kie estas la torto?!" Ni gluis la pecojn, kiuj nun ne ĝuste konformis, unu al alian. La rozoj refoje sur la torton, kaj ek en la fridujo. La gefianĉoj denove demandis telefone: "Ni bezonas la torton, urĝu!" Ni timeme denove ekveturis, mi timis, ke mi estos deŝirata. Kiam ni alvenis, la festantoj kantis kaj jam estis drinkintaj ŝajne iom pli de la bongusta vino, kaj ĉiuj aplaŭdis. Je la venonta tago mi ricevis la plej grandan laŭdon pro la bongusta mirinda torto. Sed antaŭan tagon mi preskaŭ ploris, mi vere estis panika.

Kiuj estas la plej multfojaj paneoj en la bakejo?
Perdi salon! Aŭ oni forgesas ion en la bakforno kaj elprenas nigrajn "kadavrojn". Se la ĉokolado estas nur unu gradon tro varma aŭ tro malvarma, la produktoj griziĝas kaj ne plu brilas. Tiaj aferoj okasas ĉefe se oni estas distrata, sed nepre ne ofte.

Ĉu viaj klientoj envias vin, ĉar vi havas, de multaj homoj, deziratan profesion?
Jes, sed tion ili ja ankaŭ rajtas! Ĉefe ĝi estas varioplena: Ĵus ni faris karnavalajn frandaĵojn, baldaŭ jam ĉokoladajn paskoleporojn. Post tio ni tuj ekas fari produktojn kun freŝaj fruktoj. Somere ni faras glaciaĵon, interalie eĉ rabarbo-sorbeton (sorbeto estas glaciaĵo kiu enhavas nur sukeron, fruktojn kaj eble akvon, ĝi estas vere refreŝiga speco), kaj ankaŭ glaciaĵo el karotoj. Entute ni havas sesdek glaciaĵspecojn.

Sed rilate la tempon de via eklaboro ĝi do ne estas revprofesio.
Por homoj, kiuj ŝatas kuŝi longe en la plumoj, tio ne estas solvo, vi pravas. En ĉiu semajno mi laboras sep tagojn. Nur somere mi ferias du semajnojn. Ĉiun tagon mi eklaboras de la kvina kaj duono. Kiam la kunlaborantoj foriros je la duono antaŭ la tria, mi ekas la buroajn taskojn. Ofte mi estas hejme nur je la oka vespere. Sabate ni ekas je la kvara, kaj dimanĉe je la dekdua. Dimanĉe mi matenmanĝas kune kun mia edzino.

Ĉu vi suferas pro ne sufiĉe da metilernantoj?
Mi havas sufiĉe da aspirantoj. Sed ofte mi de kolegoj aŭdas, ke ili havas problemojn, akiri sufiĉe da fakuloj. Eble la salajro ne estas sufiĉe alta, aŭ la labortempoj ne estas bonaj. Tial la junuloj ofte preferas labori industrie. Por junuloj la labortempoj estas vera problemo, ankaŭ socie. Ofte konditoroj restas gefraŭloj.

Kio markas lertan konditoron?
Ili devas esti viglaj, maldormemaj, la laboro devas ĝojigi ilin. Metilernantoj ankaŭ devas lerni, "fari pugnon en la poŝo". Ili devas ankaŭ lerni produkti sufiĉe grandan amason altkvalitan, por gajni, post la lerntempo, sufiĉe da mono. Ĉe tio ni ofte konstatas mankojn. La pomoj ja ne kreskas deŝelitaj sur la arboj, aĉece la prunoj havas ŝtojojn. Ankaŭ neamataj laboroj devas esti plenumataj.

Ĉu la impreso trompas, aŭ ĉu laboras efektive pli da viroj kiel konditoroj?
Kiam mi estis metilernanto kunlernis nur unu ino en nia klaso. Hodiaŭ tio estas inversa: aspiras pli kaj pli da inoj. Ili ofte estas pli lertaj por krei farbojn, formojn, ili estas arttalentaj.

Ĉu la nombro da konditorejoj entute malkreskas?
Jes!

Kio eltas la kaŭzo?
Ne industriaj, manfaritaj kukoj pli kaj pli multekostas. Estas luksa frandaĵo, kiun multaj homoj permesas al si nur por festoj aŭ specialaj okazoj. Ofte ili aĉetas pli malmultekostajn tortojn en la supervendejo. Cetere ankaŭ la plimultaj nombroj da reglamentoj kaŭzas pli altajn kukoprezojn.

Kial?
La reglamentoj gorĝopremas kaj strangolas min. En la bakejo ni dokumentu, kiu kiam kaj per kio purigas la plankon aŭ la kremomaŝinon. Krom tio estas ankaŭ la sekurecaj reglamentoj. Ankaŭ nun ni devas marki ĉiujn produktojn per alergiatentigoj. Mi obeu la pakaĵreglamentojn. Baldaŭ ni atentigu, skribu por ĉiuj tortoj la nutrovalorajn deklarojn. Tiaj aferoj ĉiuj postulas tempon, sekve do laboristojn kaj elspezon de mono. Krom tio, neniuj el tiuj reglamentoj helpas mian kreemon.

Vi estas ekde kvindek jaroj konditoro. Kio ŝanĝiĝis dum tiu tempo?
Hodiaŭ mi certe uzas trionon da sukero malpli ol iame. La komuna gusto forte ŝanĝiĝis. Kremtortojn ni hodiaŭ vendas malpli ol en pasintaj jardekoj, pro tio ni produktas pli da tortoj faritaj el freŝaj fruktoj. Iame ni tute ne konis tiujn. Kiam mi komencis kun tiuj, mia patro – ankaŭ li estis konditormajstro – diris: "ĉu vi estas freneza, ĉesigu tiun stultaĵon. Daŭris longe, ĝis mi lernis, ke la fruktoj ne tramalsekigas la tortofundon.

Ĉu homoj ofte demandas vin pri receptoj?
Jes, kelkfoje.

Do, ĉu vi elbabilas la receptojn?
Kelkfoje mi donas konsilojn aŭ elbabilas normreceptojn. Sed la recepto por mia punĉtorto, ŝtolenoj (germana kristnaska specialaĵo) aŭ tiu por sablokuko/kirlokuko sen bakpulvoro mi nepre ne elperfidus.

Kaj inter viaj konditoraj kolegoj? Ĉu vere vi silentu pri tio? Aŭ ne?
Ne, tio estus malbona moro. Estas tabuo. Ni havas tortojn, kiujn mi produktas nur kune kun mia filino aŭ kun longjara kunlaboranto. Ni malebligas, ke iu, kiu laboras ĉe ni nur dum kelkaj monatoj kolportus poste kun niaj sekretaj receptoj. Miajn glaciaĵreceptojn iam du germanaj entreprenistoj volis aĉeti – por vere multa mono. Ili volis establi en Ĉinujo glaciaĵvendejon. Tiu estis tre bona komercideo. Sed post longa cerbumado mi diris: "ne!"


Esperantogrupo vizitis Bensberg. Vidu la bildojn:

https://plus.google.com/photos/107193919180827068390/albums/5727937969094338481?banner=pwa&gpsrc=pwrd1&authkey=CJTtw-Sz1IOvGg

Alklaku la maldekstrajn ligilojn sub la ligo "Esperanto" por trovi esperantlingvajn paĝojn

http://www.bensberg-im-blick.de/home/seite.php?id=1304

FOTOALBUM ESPERANTO
Bericht im Kölner Stadt-Anzeiger - Bei einer Torte geht es doch ums geniessen...
Hermann Kroppenberg führt Esperanto- Gäste durch Bensbergs Winkel - Siehe rechts das Fotoalbum zum Rundgang!

Esperanto - Teilnehmer des PSI - zu Gast in der Schlossstadt!

- Deutscher Esperanto-Bund e.V. - Gäste machten Rast in Bensberg!

Teilnehmer des PSI - (Printemp Semajnfino
Internacia/Internationals Frühlingswochenende) -
in Bonn besuchten Bensberg und schauten sich
die historischen Winkel an.
Auftakt des Besuches war ein gemeinsames Kaffeetrinken
im Café Kroppenberg in der Eichelstraße.
Dann führte Konditormeister Kroppenberg die interessierte Truppe
durch die Schlossstadt. Zu den Stationen zählten natürlich das
Schloss, das Museum, der Burggraben, die histroischen
Winkel am Gasthaus Wermelskirchen mit dem Hotel Malerwinkel,
das Böhm-Rathaus mit angrenzendem historischen Bergfried und
auch ein Blick auf die Kirche St. Nikolaus.






Blick in die Backstube -Café Kroppenberg - Ausgabe Kölner Stadtanzeiger 2015
Fotoalbum zur Besuchergruppe - Esperanto - Bensberg
Zum Jubiläumsjahr 2012 - 125 Jahre Esperanto / Okaze de la jubilea jaro 2012 - 125 jarojn Esperanto
- Deutscher Esperanto-Bund e.V. -

Teilnehmer des PSI - (Printemp Semajnfino Internacia/Internationals Frühlingswochenende) - in Bonn besuchen Bensberg am 3. April. 2012


Die Stadt Bergisch Gladbach stellte
"Streckenplan" zur Verfügung -
Siehe die beiden eingefügten Stadtpläne
mit den historischen Adressen!
..............Siehe Links rechts auf dieser Seite-.........................


Wie kommt es, dass Esperanto-Freunde
so einen engen Bezug zur
Schlossstadt Bensberg haben?



Diese Frage ist schnell beantwortet:

Hermann Kroppenberg, Café Kroppenberg, Bensberg, Eichelstraße, ist der
Weltsprache schon lange "verfallen".
Lernt sie eifrig und hat im Verlauf der vergangenen Jahre enge Bezugspunkte
zu anderen Esperanto-Anhängern aufgebaut.
Regelmäßige gemeinsame Treffen und ausführliche Gespräche brachten
es dann mit sich: Hermann Kroppenberg wurde zum Beauftragten des
DEB für den Bereich Medienecho gewählt. Regelmäßige Veröffentlichungen
findet man in der Zeitschrift "Esperanto aktuell", die auch im Internet abrufbar ist.

Siehe die Links rechts auf dieser Seite!

Vor 125 Jahren, genauer, am 26. Juli 1887, stellte der Augenarzt Ludwig Lazarus Zamenhof in Warschau den Kern einer internationalen, von ihm entwickelten Sprache vor, die bald darauf unter dem Namen Esperanto bekannt wurde. Eine kleine Sprechergemeinschaft von Leuten aus aller Welt hat aus Zamenhofs Sprachprojekt inzwischen durch ihren Gebrauch eine "ganz normale" Sprache geschaffen, der man nicht mehr anmerkt, dass sie ursprünglich erfunden wurde.

Der Deutsche Esperanto-Bund e.V. lädt zum Jubiläumsjahr 2012 alle Sprachinteressierten und Neugierigen ein, die Anfangsgründe von Esperanto kennen zu lernen. So erfährt man selbst durch die Praxis, abseits aller Diskussionen, wie Esperanto funktioniert, wie es sich anhört und wie man es schreibt und spricht. Danach kann man sich im Netz damit tummeln, etwa im Forum lernu.net, wo man schon Esperantofreunde aus aller Welt trifft. Aber natürlich vermittelt der Deutsche Esperanto-Bund auch persönliche Begegnungen mit anderen Esperantobegeisterten.

Hier findet man 2 Lektionen des Lehrwerks "Esperanto im Dialog / Esperanto en dialogo". Sie führen schon weit in die Sprache ein.

Wer am Ende seinen Erfolg kontrollieren möchte, kann einige Übungsaufgaben lösen und einsenden.
Die ersten 1.000 erfolgreichen Teilnehmer erhalten dann ein zweisprachiges Buch (Deutsch/Esperanto) kostenlos als Prämie.

Ausführliche Infos - siehe Link oben rechts auf dieser Seite!
Stadtplan für die Gäste
Printempa Semajnfino Internacia
MEDIENECHO - Bensberg im Blick ist mit dabei!
Esperanto - Presseinformationen
Esperanto.de/jubileo... Hier weitere Informationen!
Esperanto - die Sprache lernen!
Esperanto - Lehrbuch!
Hermann Kroppenberg ist Beauftragter des DEB für den Bereich Medienecho
Bergische Kaffeetafel
Esperanto - Medienecho
Esperanto - Beauftragte
Malerwinkel - Historische Winkel in Bensberg
Schlosseinfahrt - Bensberg Grandhotel

zurück